Escondida

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 24° 16′ S 69° 4′ U / 24.267 °S, 69.067 °U / -24.267; -69.067 (mapo)

Loko de la kuprominoj La Escondida kaj Ĉukikamato en Ĉilio.

La Escondida (Kaŝita) estas kupromino en la Atakama Dezerto en Antofagastio, Ĉilio. La kuŝejo Escondida estas unu el aro de porfirkupraj minoj en longa areo ĉirkaŭ 18 km nord-suda kaj 3 km orient-okcidenta[1] kaj estas asocia kun la 600 km longa sistemo de Okcidenta Fendo (Falla Oeste), kiu siavice asocias kun plej el ĉefaj ĉiliaj porfirkuŝejoj. En la kuŝejo estas kalkocito kaj kovelito, kio siavice superkuŝas la netuŝitajn unuarangajn mineralejojo de kalkopirito, bornito kaj pirito.[2]

Meze de 2007, Escondida havis totalajn kaj pruveblajn rezervejojn de 34.7 milionoj da tunoj el kupro, el kiuj 22.5 milionoj da tunoj estas ĉirkaŭkalkulitaj kiel rekupereblaj. Totalaj rimedoj (inklude rezervejojn) estis 57.6 milionoj de tunoj da kupro, el kiuj 33.0 milionoj da tunoj estu rekuperita. Esplorado pluas.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yacimientos Metaliferous de Chile, Ruiz Fuller & Peebles, Santiago 1988
  2. Mining-technology Escondida Copper Mine
  3. BHP Billiton Annual Report 2007