Eskortejo de Weißenfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eskortejo en Weißenfeld, kun muzeo

La Eskortejo de Weißenfels (germane: Geleitshaus) troviĝas urbokerne en Weißenfels, Germnanujo (Große Burgstraße nr 22), kaj gastigas krom irlanda trinkejo ankaŭ interesan muzeon pri reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio).

Domohistorio[redakti | redakti fonton]

La domo estis la unua komplete el ŝtono farita konstruaĵo de Weißenfels. Ĝi konstruigitis renesancstile en la 1552-a jaro fare de d-ro Hieronymus Kiesewetter, kiu kiel kanceliero devis sekvi en 1553 sian dunganton, Lian dukam moŝton al Dresdeno. Poste la domo estis senfunkcia ĝis la ekservo en 1555 kiel saksia eskortejo. Tie ĉi vojaĝantoj povis lupreni armitajn soldatojn kies tasko estis protekti ilin ĝis la sekvanta vojaĝstacio. Krome pagendis doganoj kaj vojuzimpostoj.

Malmultajn tagojn antaŭ la Batalo ĉe Lützen (6-a de novembro 1632) tranoktis Gottfried Heinrich zu Pappenheim en la unua etaĝo de la domo. La 7-an denovembro dissekcis kaj enbalzamigis la loka apotekisto Casparus König la kadavron de la en la batalo ĵus mortinta sveda reĝo. Laŭlegende dum la obdukcio kelko de la reĝa sango ŝprucis al la vando tuj ĉe la pordo kie ĝi "videblas" ĝis nun.

Post 1660 la domo estis loĝejo de duko Aŭgusto (Saksio-Weißenfels). Ekde 1725 ĝi uzitis kiel tribunala ejo, ekde 1912 denove kiel loĝejo.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En la 300-a datreveno batalfarado instalitis en la unua etaĝo muzeo honore al Gustavo Adolfo. La pedagogo Max Brauer el Weißenfels faris por tio imponan maketon de la Batalo de Lützen kun ĉ. 10000 stanaj soldatoj. Krome la obdukcia ĉambro malfermitis al publika gapado.

Nuntempe la muzeo havas ok salonojn. La objektoj estas pri la Tridekjara milito kaj ties konsekvencoj por la loka enloĝantaro. Krome oni informatas pri la gloro de Gustavo Adolfo kaj ties ĉiam pridisputita rolo kaj ofta partia glorigo kaj gloriĝo.

La trinkejo teretaĝe ekzistas ekde 2006. Ĝi nomo konvenas al la muzeo, ĉar ĝi nomiĝas "Battlefield" (batalkampo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.1992811.973343