Saltu al enhavo

Espadaña (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espadaña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37148
Demografio
Loĝantaro 34  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 6° 17′ U (mapo)41.0625-6.2858333333333 [+]
Alto 783 m [+]
Areo 39,45 km² (3 945 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Espadaña (Provinco Salamanko)
Espadaña (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Espadaña
Espadaña (Hispanio)
Espadaña (Hispanio)
DEC
Situo de Espadaña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espadaña [+]
vdr

Espadaña estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Espadaña estas tradukebla etimologie al Sonorilmuro tamen preskaŭ ĉiu preĝejo en la provinco havas tiun arkitekturan elementon anstataŭ sonorilturo.

Sonorilmuro kiu nomas la lokon.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Becerril, Espadaña kaj Pedernal, okupas totalan areon de 39,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 36 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]