Esperanta regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ideo venis de Gustave Roy, instruisto pri germana kaj hispana lingvoj ĉe la kolegio en Saint-Girons (subprefekta urbeto de departemento Ariège, suda Francio), verŝajne en 1906, kiu verkis du broŝurojn pri la temo, unu en la franca kaj unu en Esperanto.

La "ŝtateto" Amikejo estis fondata en aŭgusto 1908 (la 13-an ?), en ĉeesto de almenaŭ Moresnetaj, belgaj, germanaj, nederlandaj, anglaj kaj francaj samideanoj. Ŝajnas ke almenaŭ 135 moresnetanoj eklernis Esperanton: la plej granda proporcio de la loĝantoj de lando en la tuta mondo (ĉar estis nur ĉirkaŭ 4.000 neŭtralmoresnetanoj).

Alia festo ĉirkaŭ Kristnasko 1908 kunvenigis ĉirkaŭ 150 E-partoprenantojn. Kaj estis projekto fondi tie centron de la juna UEA: Gustave Roy ĉeestis la UK-on en Dresdeno kaj protokolo de unu el la kunvenoj raportas pri lia pledo.

La afero definitive finiĝis pro la unua mondmilito: germanoj invadis la teritorion, kaj poste la teritorio fariĝis belga komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • "Hejmoj : La bulteno pri esperantaj komunumoj", en kies ĝisnunaj 16 numeroj aperis pluraj artikoloj pri Moresneto.)
  • Kelmis - la nuntempa Belga komunumo kie lokiĝis Neŭtrala Moresneto.