Esperanto-Klubo de Katmando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo) estis fondita la 15an de decembro 2009 en Katmando, la ĉefurbo de Nepalo.

La celo de EKKo estas kunigi geesperantistojn de Katmando-Valo por neoficialaj rendevuoj, vojaĝoj kaj nepre praktikado de Esperanto. Ĝi celas disvastigi la internacian lingvon, praktiki ĝin kaj ankaŭ helpi aliulojn lerni ĝin. Due, ĝi celas helpi/kontribui al la societo, per laboroj je sano, edukado kaj konservado de kulturo ktp.

Ĝi havas sep membrojn:

  • Prezidanto: Anil Ratna Tuladhar
  • Vicprezidanto: Sharmila Manandhar
  • Sekretairo: Kailash Kumar Shrestha
  • Kasisto: Navindra Shrestha
  • Membroj: Razen Manandhar, Niru Manandhar, Rina Joshi.

Ĝi jam organizis vojaĝon al Nagarkot, Dolkha, Itahari, Dharan, Dhankuta, Hile kaj Chainpur. Ĝi okazigis okulsantendaron en Balambhu vilaĝo en oktobro 2009, kien venis ĉirkaŭ 600 vilaĝanoj por kuraciĝi. La klubo ankaŭ farigis operacion de katarakto al 14 homoj kaj disdonis okulvitrojn al 111 vilaĝanoj senpage. Ĝi havas planon okazigi alian okulsantendaron en Jyamrung Vilaĝo de Dhading distrikto.

Subtenoj al la klubo kompreneble estas bonvenaj.

Nun ĝi havas ĝian propran blogejon, kie oni legos iliajn artikolojn pri iliaj aranĝoj kaj vidos fotojn, ĉe: http://esperantokk.blogspot.com. Ankaŭ troviĝas ligoj al blogoj de la membroj kaj aliaj gravaj esperanto-organizaĵoj. Oni povas ilin rekte kontakti je esperantokk @ gmail.com

La membroj jam fariĝis membroj de Nepala Esperanto-Asocio. Kaj ili celas ĉiel helpi, subteni kaj labori por la landa asocio ankaŭ.

La membrojn instruis Razen Manandhar de la 15-a de junio ĝis la 15-a de aŭgusto 2009 ĉe School of Creative Communications, Lalitpur.