Esperanto-Partio de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Esperanto-Party, en Esperanto nomata Esperanto-Partio de Britio, estis politika partio fondita en Britio la 15-an de decembro 1999. Ĝi celis "antaŭenigi Esperanton kaj la demokratiajn kaj homamajn valorojn ligitajn al ĝi"[1]. Ĝi intencis - sed ne sukcesis - partopreni en la eŭropaj balotoj 2004 en Britio. En anonceto en la revuo Esperanto ĝi alvokis esperantistojn tra tuta Eŭropa Unio fondi proprajn Esperanto-partiojn en siaj landoj[2].

La reagoj de esperantistoj al la partio estis plejparte tre malfavoraj. La Esperanto-Partio ĉesigis sian agadon jam antaŭ la eŭropaj balotoj 2004.

La celojn de la Esperanto-Partio transprenis la politika movado Eŭropo - Demokratio - Esperanto, kiu tamen ĝis nun (2009) ne havas landan sekcion en Britio. Krome ekzistas en Britio la asocio Esperanto Lobby, kiu ne celas mem estigi partion, sed preferas kontakti politikistojn de ekzistantaj partioj.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto 11/1999, p. 201
  2. Esperanto 2/2000, p. 37

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]