Esperanto-libraro (Bjalistoko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-libraro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Esperanto-libraro en Bjalistoko

La Esperanto-libraro en Bjalistoko estas la unua en Pollando[1] publika Esperanto-biblioteko, filio n-ro 14 de Podlaĥia Libraro[2].

La filio kunlaboras kun Centro Ludoviko Zamenhof, infanĝardenoj, lernejoj kaj universitatoj. Ĉiujare ĝi kunorganizas literaturan konkurson de prozo, kies verkoj estas eldonataj en la formo de kajero titolita Bjalistokaj Kajeroj. Kun Bjalistoka Esperanto-Societo ĝi ankaŭ kunorganizas regulajn renkontiĝojn Kundividu viajn librojn, dum kiuj oni povas interŝanĝi kolektitajn librojn[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. pole La unua en Pollando publika Esperanto-biblioteko, 19-a de aprilo 2010
  2. pole Filio n-ro 14 de Podlaĥia Libraro
  3. Kundividu viajn librojn ĉe la retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]