Esperanto-movado en Francio (post Ido ĝis la unua mondmilito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-movado/Francio2)

Esperanto > Movado > Esperanto-movado en Francio < Francio



Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Post Ido ĝis la Intermilita periodo

Dum la krizo de Ido, multaj grupoj estis eksiĝintaj el SFPE, kaj multaj aliaj, ne eksiĝintaj, ne pagis plu la kotizon. Granda parto el ili organiziĝis en regionaj Federacioj (la unua estis la Burgonja, 21-a de julio 1907), kiuj deziris interligon, sendepende de SFPE. Cart, prez. de SFPE, deziris konservi la nunan formon (Societo de membroj); Bourlet postulis Societon de grupoj, kaj apogis la ideon de federacio de federacio). SFPE kunvokis delegitojn de la fidelaj grupoj (apr. 1909) por reekzameni la regularon; ĝi kunvokis ankaŭ la prez. de la 6 tiamaj fed., kiuj reprezentis 6000 anojn, kaj kiuj, krom la fed. de Provenco (200 anoj), postulis: forigon de izoluloj, malplikarigon de kotizoj, periodan renovigon de la tuta Komitato, kreon de ĝeneralaj servoj. La kunveno de delegitoj, reprezentantaj 600 anojn, ne akceptis tiun programon. Fine de 1909, 8 fed. ekzistis en preskaŭ tuta F. En jun 1910, tri el ili kreis Unuiĝon de fed. E-istaj de F. (Aiziere, Decourt, Duviard). En l9l0 la situacio estis do malfacila kaj malklara. La E-ista movado estis distranĉita en du partojn. Ekzistis: l. La Nacia Societo SFPE, la plej rnalnova el la naciaj societoj, sed neresaniĝinta post la krizo; 2. Regionaj Federacioj; 3. sendependaj grupoj; 4. izoluloj.

Du projektoj de reorganizo konkurencis: tiuj de Paris, kaj de Bourges. La principo de la Pariza projekto estis: ĉiu E-isto estu en grupo, ĉiu grupo en federacio, ĉiu fed. en federaciaro; ne dezirindaj estas izoluloj kaj sendependaj grupoj. La projekto de Bourges konservis tiujn kategoriojn, favorante tamen la fed. pli ol la grupojn, kaj la grupojn pli ol la izolulojn; post korektoj ĝin akceptis 6224 voĉoj kontraŭ 425 kaj 1074 nepartoprenantoj.

En l911 estas do starigita nova Societo, kiu kunigis la Nacian Francan Societon por Propagando de E, kies prez. estis Cart, kaj la unuiĝon de fed., kiun prez. Aiziere. La nova Societo, kiu konservis la nomon SFPE, entenis fed. kaj izolitajn grupojn; ĝi akceptis ankaŭ bonfarantajn anojn. Cart rezignis la prezidantecon. Rollet de L'Isle fariĝis prez., kaj la prez. de la Komisionoj estis: propagando, Bourlet; instruado, Cart; gazetaro, Archdeacon. La Societo publikigis bultenon.

De 1907 ĝis 1910 la E-a movado en F. enskribis la plej malgajan paĝon de sia historio, plenan de kontraŭpersonaj atakoj, pri kiuj neniu el la partioj estas senkulpa. Iom post iom la spiritoj repaciĝis, sed malrapide, ĉar dum 1911 daŭris disputo inter Cart kaj L.I. unuflanke, Bourlet kaj la Revuo aliflanke. En la fino de 1910 estis aperinta "Dictionnaire complet E-fr." de Grosjean-Maupin, tre zorge ellaborita, sed kiu enhavis multajn vortojn neoficialajn kaj ofte kritikeblajn. Cart akre atakis tiun verkon, nomante ĝin "malbona ago". La situacio de Cart, en la movado franca kaj en Akademio, donis al tiu atako specialan fortecon. La aŭtoro kaj Bourlet interŝanĝis kun li longdaŭran malafablan polemikon En dua eldono la aŭtoro forigis la plej gravan parton de la kritikitaj vortoj. Krom la personaj motivoj, tio estis epizodo de la ĉiama diskuto inter la kelkfoje netoleremaj "fundamentistoj" kaj la kelkfoje malseveraj "neologistoj". Sed en tiu epoko la diskuto estis aparte akra, pro la freŝdata skismo de Ido, kaj pro la malnova konkurado inter la du grupoj de eminentuloj. Tiu konkurado estingiĝis iom post iom, kaj poste Cart proklamis la servojn, ktujn Grosjean-Maupin faris al E.

En 1913, la gazeto "Franca E-isto" de Menu de Menil (fondita 1908) kunfandiĝis kun La Movado de Houbart (fond. 1909), kiu fariĝis la oficiala organo de SFPE. La Franca Federacio de Junaj E-istoj (Duviard, Pichon Delage), kiu estis eldoninta la gazeton "Juneco" (1909-1910), reorganiziĝis en 1913, kaj elektis ankaŭ "La Movado" kiel organon.

En 1913 ekzistis 10 federacioj, 161 grupoj aliĝintaj al SFPE (inter kiuj la Pariza grupo kun pli ol 1000 anoj), kaj trideko da aliaj. El enketo de SFPE, al kiu nur 124 grupoj respondis, oni povis kalkuli 371 kursojn, kaj plie 46 en oficialaj instruadejoj; 45 urboj monhelpis la lokajn grupojn. Ekzistis 12 E-aj gazetoj, ne kalkulante bultenojn de grupoj kaj de federacioj.

Oni komencis klopodi pri la deka Universala Kongreso, kiu estis okazonta en Paris la 2 aŭg. 1914. Bourlet, la tre agema prez. de la Pariza Grupo, volis prepari Kongreson tute "sensacian". Tre bedaŭrinde li mortis la 12 aŭg. 1913. La Komitato (Bricard, Chaussegros, Rollet de L'Isle kaj Warnier, sekr.) daŭrigis senlacan preparadon; la Kongreso aperis kiel imponega manifestacio: preskaŭ 4000 E-istoj estis aliĝintaj, kiam eksplodis la milito.

De 1911 ĝis 1914 aperis en F. pluraj vortaroj (Boirac, Plena Vortaro E-E-a kaj E-franca - Chavetet Warnier, Dictionnaire F-E - C. Rousseau, Poliglota Vade-Mecum de Int. Farmacio - kaj Grosjean-Maupin, Dict F-E, kaj Dict. E-F.) Aperis ankaŭ dudeko da tradukoj (Fénelon, Aventuroj de Telemako de Vallienne - Balzac, La Vendetta, de Merckens, ktp.).

Dum la milito SFPE sendis al la francaj batalantoj kaj militkaptitoj librojn kaj dokumentojn.