Esplorinstituto por Socia Evoluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esplorinstituto por Socia Evoluo
emblemo
instituto • organization established by the United Nations
Komenco 1963 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Retejo Oficiala retejo
vdr
UNRISD estas bazita ĉe la Oficejaro de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (en).

La Esplorinstituto por Socia Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj (akronime UNRISD) estas "sendependa esplorinstituto ene de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu efektivigas multidisciplinan esploradon kaj politikanalizon de la sociaj dinensioj de nuntempaj evoluproblemoj" [1][2]. UNRISD estis establita en 1963 kun mandato fari politik-rilatan esploradon en la kampo de socia evoluo signifa al la laboro de la UN Sekretariejo, regionaj komisionoj kaj specialigitaj agentejoj, same kiel naciaj institucioj.

Malgranda teamo de esploristoj kunordigas la esplorprogramojn de UNRISD, kiuj temigas ĉefe evolulandojn, laborante kunlabore kun naciaj esplorteamoj de lokaj universitatoj kaj esplorinstitutoj. La laboro de la Instituto uzas tutecan (holisman), multidisciplinan kaj politikekonomian aliron, kiu enkalkulas specifajn politikajn kaj ekonomiajn cirkonstancojn [3].

La loko de UNRISD ĉe la Unuiĝintaj Nacioj-Oficejo en Ĝenevo provizas esploristojn per aliro al kanaloj de politika influo per aktiva partopreno en okazaĵoj, renkontiĝoj, konferencoj kaj laborgrupoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]