Essen (Haren)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Essen (apartigilo).
Essen
vilaĝeto
Essen
Ŝtato Nederlando Nederlando
Municipo Haren
Situo Essen
 - koordinatoj 53° 11′ 27″ N 06° 36′ 10″ O / 53.19083 °N, 6.60278 °O / 53.19083; 6.60278 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Essen (Groningen)

Essen estas vilaĝeto en la komunumo Haren en la provinco Groningen, situante tuj ĉe la rando de la urbo Groningen. Ĝi situas en la verda bufro inter la urbo Groningen kaj la vilaĝo Haren.

En 1215 ĉi tie oni fondis monaĥinejon kiu apartenis al la ordeno de la Cistercianoj. Tiu monaĥejo Yesse (pliposte ankaŭ nomata monaĥejo Essen) ekzistis ĝis 1594. dum la reformacio ĝi transiris al la provinco Groningen kiu fermis la monaĥejon. La monaĥejo estis iom konata ĉar ĝi havus mirakldonan statuon de Maria. Hodiaŭ ne plu estas postsigno de la monaĥejo.

La hodiaŭa Essen konsistas el proksimume 20 biendomoj kiuj situas je rondiranta strato. Piedirante tra tiu strato oni povas malfacile imagi ke la Granda Placo de Groningen situas je distanco de nur 5 km.