Esther Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esther Williams
Persona informo
Esther Williams
Naskonomo Esther Jane Williams
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1921 (1921-08-08)
en Inglewood
Morto 6-an de junio 2013 (2013-06-06) (91-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Los-Anĝelesa Urba Universitato • Washington Preparatory High School vd
Partio Kalifornia Respublikana Partio vd
Familio
Patro Louis Stanton Williams vd
Patrino Bula vd
Edz(in)o Ben Gage • Fernando Lamas • Leonard Kovner vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo aktoro • aŭtobiografo • televida aktoro • filmaktoro • naĝisto vd
Aktiva dum 1942–1963 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esther Jane WILLIAMS (8a de aŭgusto, 1921 – 6an de junio, 2013) estis usona aktorino kaj konkurenc-naĝisto. Williams atingis multajn enlandajn kaj regionajn naĝorekordojn ankoraŭ dekkelk-jara kiel membro de la naĝoteamo de Los Angeles Athletic Club. Ĉar ŝi ne povis konkurenci en la Somera Olimpiko 1940 pro la eksplodo de la Dua Mondmilito, ŝi aliĝis al la programo Billy Rose's Aquacade, en kiu ŝi ludis la rolon lasitan de Eleanor Holm post la translokigo de la programo el Novjorko al San-Francisko. Tie ŝi pasigis kvin monatojn naĝante kun la olimpika ormedalulo kaj Tarzan-stelulo, Johnny Weissmuller.[1] Williams altiris la atenton de la esploristoj de Metro-Goldwyn-Mayer en Aquacade. Post aperi en kelkaj malgrandaj roloj, kun Mickey Rooney en filmo de Andy Hardy, kaj kun la estonta kvinfoje kunstelulo Van Johnson en A Guy Named Joe, Williams faris serion de filmoj en la 1940-aj kaj komenco de la 1950-aj jaroj konataj kiel "akvomuzikaloj," kiuj enhavis prilaboritajn plenumojn kun sinkrona naĝado kaj plonĝado.

El 1945 ĝis 1949, Williams havis almenaŭ unu filmon listigita inter la 20 plej enspezigaj filmoj de la jaro.[2][3][4][5][6] En 1952, Williams aperis en sia nura biografia rolo, kiel la aŭstralia naĝostelulino Annette Kellerman en Million Dollar Mermaid, kiu estos ŝia kromnomo en MGM.[7] Williams lasis MGM en 1956 kaj aperis en kelkaj nesukcesaj rolfilmoj, sekvite de kelkaj tre popularaj akvo-temaj televidaj specialaj programoj, kiel unu el Cypress Gardens, Florido.

Williams estis ankaŭ sukcesa negocistino. Eĉ antaŭ retiriĝi kiel aktorino, ŝi investis en "benzinejo, en fabriko de metalproduktoj, en produktanto de banvestoj, en variaj posedaĵoj kaj en sukcesa restoraciaro konata kiel Trails."[8] Ŝi havigis sian nomon al linio de naĝejoj kaj malnovstilaj banvestoj, instruaj naĝofilmetoj por infanoj, kaj servis kiel komentisto por sinkrona naĝado en la Somera Olimpiko 1984 en Los Angeles.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Esther Williams Queen of Aquacade". Los Angeles Times. 13a de majo, 1940. p. A12.
  2. "Box Office Report for 1945". BoxOfficeReport.com. Arkivita el la originalo en la 13a de julio, 2009. Alirita la 6an de majo, 2019. "Thrill of a Romance"
  3. "Box Office Report for 1946". BoxOfficeReport.com. Arkivita el la originalo en la 24a de junio, 2006. Alirita la 6an de majo, 2019. "Till the Clouds Roll By and Easy to Wed"
  4. "Box Office Report for 1947". BoxOfficeReport.com. Arkivita el la originalo en la 7a de aŭgusto, 2008. Alirita la 6an de majo, 2019. "This Time for Keeps and Fiesta"
  5. "Box Office Report for 1948". BoxOfficeReport.com. Arkivita el la originalo en la 12a de oktobro, 2008. Alirita la 6an de majo, 2019. "On an Island with You"
  6. "Box Office Report for 1949". BoxOfficeReport.com. Arkivita el la originalo en la 9a de januaro, 2011. Alirita la 6an de majo, 2019. "Neptune's Daughter and Take Me out to the Ball Game"
  7. Williams 1999, p. 285.
  8. "Esther Williams", 6a de junio, 2013. Kontrolita 10a de majo, 2014.