Eterna pano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eterna pano
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aleksander Beljaev
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
Ĝenro sciencfikcio
vdr

Eterna pano (ruse Вечный хлеб, Veĉnij ĥleb) estas ruslingva sciencfikcia romano de sovetia verkisto Aleksander Belajev. Ĝi estas dediĉita al futuro de biologia tekniko.

La romano estas unuan fojon publikigita en 1928.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Profesoro Brojer — biologia kemiisto — forlasis universitaton de Berlino kaj vivas apud vilaĝeto de fiŝkaptantoj sur germania insulo en Norda maro. Por feliĉigi homaron li aperigis substancon de unuĉeluloj: ĝi estas manĝebla kaj bongusta kaj povas mem sin restarigi. Tiamaniere li volas venki malsaton. Por kontroli maldanĝerecon de sia invento li donis iom da "eterna pano" al malriĉa maljunulo Hans malpermesinte rakonti pri tio al aliuloj. Tamen pri lia invento ekkonis vilaĝanoj. La profesoro promesis donaci la "panon" al lokaj loĝantoj sed ili deziris aĉeti ĝin ĉe Hans; li vendas ĝin kaj riĉiĝas. La invento fariĝis konata en Berlino kaj jam ne estas de li kontrolata: komercistoj eksciis kiel funkcias la "pano" kaj amase disvendadas ĝin kontraŭ multe da mono; Brojer ankoraŭ ne finis siajn esploradojn pri ebla danĝereco kaj forte kontraŭas.

Venas printempo kaj vetero plivarmiĝas. Evidentiĝas ke dum varmo la "pano" kreskas ege pli rapide. Ĝi malmultekostiĝas kaj fariĝas senpaga; ĝi plenigas domojn en vilaĝo, poste oceanon. Pro tio pereas homoj kaj venas tutmonda katastrofo. La profesoro estas arestata; riĉularo kaj ŝtatestraro strebas aliĝi al li propran kulpon. Estante en malliberejo li penas inventi "kontraŭpanan" fungon kaj finfine sukcesas.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj roluloj de la romano estas jenaj:

  • Brojer (germane: Breuer) — biologia kemiisto, profesoro de Berlina universitato
  • Hans (germane: Hans), Ludvig (germane: Ludwig), Fric (germane: Fritz) — vilaĝanoj
  • Rodenŝtok (germane: Rodenstock) — industria posedanto, riĉulo
  • Krigman (germane: Kriegman) — germania bankisto
  • Majer — agento de Rodenŝtok
  • Johann, Oskar, Robert — laboristoj
  • Ŝmidt (germane: Schmidt) — kemiisto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]