Euechinoidea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Euechinoidea
Troveblo de fosilioj: Malfrua Triaso - Nun
Paracentrotus lividus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Eĥinodermoj Echinodermata
Subfilumo: Echinozoa
Klaso: Eĥinoj Echinoidea
Subklaso: Euechinoidea
Bronn, 1860
Ordoj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Euechinoidea estas subklaso de eĥinodermoj en la klaso eĥinoj (Echinoidea).
Ĝi enhavas preskaŭ ĉiujn aktualajn speciojn de eĥinoj kaj ŝajne aperis en la Triaso[1].

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj aktualaj eĥinoj estas Euechinoidea: la esceptoj apartenas al la ordo Cidaroida, kutime limigita al profundegejoj aŭ iom ekstremaj ekologiaj niĉoj, karaktere havanta grandajn klabformajn radietojn senepidermajn.

La subklaso Euechinoidea kunkolektas kaj regulajn eĥinojn (sferajn kun la buŝo sube kaj la anuso supre) kaj malregulajn eĥinojn (ne sekvantajn tiun kanonan strukturon : platajn, longiĝintajn, korformajn...), krom iuj pli unikaj formoj (iuj "krajoneĥinoj", la "testudeĥino" Colobocentrotus...).

  • La karapaco konsistas el 10 kolonoj de ambulakraj kaj interambulakraj platoj, aranĝitaj laŭ duoble kvinradia simetrio. Ili konsistas el kalcia karbonato plifortigita per kalcitaj unukristaloj.
  • La pikaj radietoj estas kovritaj per cilihava epidermo, kiu malhelpas, ke algoj kresku.
  • Ili havas sferidiojn (sensorganojn) sur la karapaco.
  • Ili ankaŭ havas pedunkletajn organojn, aŭ sferajn aŭ tripintajn[1].

Ĉi tiu grupo estis draste reordigita post genetika esploro en 2022[2].

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ Tutmonda Registro pri Maraj Specioj (1-an de aprilo 2022): ...


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kroh, A. & Smith, A. B. 2010, « The phylogeny and classification of post-Palaeozoic echinoids. », Journal of Systematic Palaeontology 8, 147-212.
  • (2022) “Phylogenomic analyses of echinoid diversification prompt a re-evaluation of their fossil record”, eLife (fr). doi:10.7554/eLife.72460. .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Euechinoidea (Bronn, 1860) (angle). retejo de la Muzeo pri Natura Historio de Londono. Alirita 25-an de oktobro 2013.
  2. (2022) “Phylogenomic analyses of echinoid diversification prompt a re-evaluation of their fossil record”, eLife (fr). doi:10.7554/eLife.72460. .