Europeana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La emblemo de Europeana.

Europeana estas la projekto de la Eŭropa Unio oficiale lanĉita la 20-an de novembro 2008 kiel eŭropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo.

Ĝi estas alirebla en oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio kaj prezentas ĉirkaŭ ses milionojn da objektoj en elektronika formo: librojn, dokumentojn, fotojn, pentraĵojn, filmojn kaj sonregistraĵojn el la plej grandaj eŭropaj kolektoj.

Slogano de la projekto estas Europeana = pensi pri la kulturo.

La objektoj de Europeana

  • bildoj - pentraĵoj, desegnoj, mapoj, fotoj, fotoj de muzeaj objektoj
  • tekstoj - libroj, gazetoj, leteroj, taglibroj, arkivaj dokumentoj
  • sonoj - muziko kaj parolo el fonografoj, sonbendoj, diskoj kaj radio-elsendoj
  • videoj - filmoj, aktualaĵoj, televidaj elsendoj

La objektoj devenas el muzeoj, galerioj, bibliotekoj, arkivoj kaj aŭdo-vidaj kolektoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj