Eventuala streketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputado kaj tipografio la eventuala streketo estas la stirsigno kies bildigo dependas je la linifaldo: se (apero de) vorto entenanta eventualan streketon plene lokeblas en la kuranta linio, la eventuala streketo neniel bildiĝas; alie, se la antaŭa parto de la vorto lokeblas sur la linio, okazas vortotransporto kaj la bildigo de eventuala streketo egalas tiun de vortodivida streketo. Alivorte, eventuala streketo indikas la preferindajn tranĉlokojn en transportebla vorto. En Unikodo eventuala streketo havas la numeron 173=U+00AD; HTMLe, ­­.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Jen estas unu sama tekstopeco el la «Fundamenta krestomatio», kies vortoj estas farĉitaj per eventualaj streketoj, diverse bildiĝantaj ĉe diversaj linilarĝoj:

En la ju­ĝ­ejo. Ju­ĝ­an­to: Kiel oni vidas el la pre­pa­r­aj aktoj, la ŝte­l­ado estas via pro­fe­sio! Ju­ĝ­ato: Kion do vi volas, sin­jo­ro ju­ĝ­an­to, ke mi ŝte­l­adu por ple­zu­ro?