Everett (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Everett, Vaŝingtonio
Situo de Everett, Vaŝingtonio

Everett (Evret, esperantigite Evereto) estas la administra sidejo kaj plej granda urbo en Kantono Snohomish, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estas havenurbo ĉe la orienta bordo de Puĝeta Fjordo, situanta ĉ. 40 km norde de Seattle, al kies urba aglomeraĵo Evereto apartenas. Laŭ la usona censo en 2000 la urbo havis entute 91 488 loĝantojn, do estis la sesa plej multnombre loĝata urbo en la ŝtato kaj la kvara en Puĝetio. La ŝtata Oficejo de Financa Administrado, pro kresko kaj aneksado, taksis ke la loĝantaro plimultiĝis ĝis 101 100 en 2006.

Evereto havas la duan plej grandan jaĥtejo en la pacifika bordo de Usono. La urbo estas la okcidenta finpunkto de Usona Ŝoseo 2. En Evereto troviĝas la plej granda konstruaĵo (laŭ volumeno: 13,3 milionoj da kubaj metroj) en la mondo, la fabriko kie la firmao Boeing kunmetas siajn aviadilojn 747, 767, 787 kaj 777.

En 1984 oni decidis tie konstrui Hejmhavenon de la usona mararmea floto, "Naval Station Everett". Tiu haveno malfermiĝis en 1992.