Evesham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evesham
urbeto • civila paroĥo • Kampurbo
Administrado
Poŝtkodo WR11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 684  (2021) [+]
Loĝdenso 1 729 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 5′ N, 1° 57′ U (mapo)52.09-1.95Koordinatoj: 52° 5′ N, 1° 57′ U (mapo) [+]
Areo 16,0132 km² (1 601 .32 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Evesham (Britio)
Evesham (Britio)
DEC
Evesham
Evesham
Situo de Evesham

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Evesham [+]
vdr
Kloŝturo de la antaŭa abatejo de Evesham

Evesham estas urbo de Worcestershire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 22,300 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 8-a jarcento, Egwin (Egvino), anglosaksa episkopo de Worcester, fondis abatejon post vizio de Sankta Maria. Post kiam Vilhelmo la konkerinto invadis Anglion, la tiama abato iris al la nova reĝo kiun li persvadis fidi lin, kaj pro tio la abato ricevis plurajn postenojn kaj la abatejo ĝuis iom da rega favoro. La abatejo malkonstruiĝis dum la 1530-a jardeko, kiam Henriko la 8-a (Anglio) aboliciis la anglajn monaĥejojn: restas nur la kloŝturo.

En 1265 proksime al la urbo okazis la Batalo de Evesham, dum kiu la estonta Eduardo la 1-a venkis gravan ribelon de nobeloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1990-a jardeko Evesham estis grava centro de komercado pri fruktoj kaj legumoj kultivitaj en la ĉirkaŭa regiono. En 2008 fermiĝis komputila kompanio kies fabriko situis en la urbo.