Evoluo de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Evoluo de Esperanto. La koncepto pri evoluo propre apartenas al la biologiaj sciencoj, t. e. al la sciencoj, kiuj pristudas la vivantajn estaĵojn. En ceteraj sciencoj, kaj aparte en lingvistiko, la vorto evoluo, same kiel la vortoj organismovivanta, povas esti uzata nur metafore kaj ricevas sian ĝustan kaj precizan sencon nur kompare al sia malo revolucio. Dum revolucio estas ia abrupta, rapida kaj detrua transformiĝo en ia organizaĵo, evoluo estas vico da malrapidaj iompostiomaj ŝanĝiĝoj konformaj al la naturo de la objekto kaj al la vivbezonoj. La karakterizo de ĉia evoluo estas modifiĝo de tio, kio ekzistas, sed modifiĝo poŝtupa kaj supraĵa, ne tuŝanta la esencajn ecojn. Ĉiuj vivantaj naciaj lingvoj evoluas, ĉar tio, kion oni nomas vivanta lingvo, estas lingvo efektive praktike uzata kaj kies normala evoluo estas certigata per interkonsento de opa sufiĉe multnombra kolektivo da uzantoj. Samo okazas pri Esperanto: "Ĝi devas, asertas Z, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj." Kaj la faktoj plene pravigis la Z-an koncepton. La evoluo de E efektiviĝas per jenaj procedoj:

  1. Analoga kaj logika utiligo de ĉiuj eblaĵoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ĝia fleksebleco, sed kiujn oni antaŭe ne atentis. Precipe rimarkinda estas la vasta uzado de diversaj afiksoj kiel memstaraj vortonaskaj radikoj (eta, etulo, etburĝo, etskale, ega, egeco, eke, eki, fora, foreco, fia, fiulo, ktp.). El tiu ĉi utiligo de la kaŝitaj eblaĵoj sekvas ankaŭ la forlaso de kelkaj malpermesoj, kiuj estis nuraj naciismoj senkonscie akceptitaj dum la unuaj periodoj sed kontraŭaj al la logiko. Oni povas ankaŭ konjekti, ke kelkaj dubaj formoj kiel kelkiu, multiuj, antaŭ ke, post ke, post ol, sama ol, iŝi, end ktp., ĝis nun apenaŭ uzataj kaj ankoraŭ ne kontrolitaj de la vivo, eble pli poste estos akceptataj.
  2. Ĝenerala emo al plej mallongaj formoj, kiel ĉi anstataŭ ĉi tiu, aŭto anstataŭ aŭtomobilo, fora anstataŭ malproksima, eta anstataŭ malgranda; precipe rimarkinda estas la forlaso de la internaciaj sufiksoj aci, ici, uci, (pli konforma al la instruo de la Fundamento estus la nura forĵeto de i: Ekz. apelaco laŭ la modeloj donaco, kapitulaco, kuraco).
  3. Modifo de la signifo de kelkaj radikoj aŭ per plilarĝigo aŭ metaforigo, aŭ per malplivastigo kaj pliprecizigo. Ekz.: agiti, agordo, angoro, apogi, aroganta, embaraso, ĝentila, komponi, konfuzi, konsenti, neta, prudenta, planto, svati, torenfo, trakti ktp. Oni devas ne konfuzi tiajn akcepteblajn plilarĝigojn aŭ pliprecizigojn de signifo kun iaj signiforenversoj tute kontraŭaj al la Fundamentaj difinoj, kiel uzo de domaĝi kun la senco difekti.
  4. Sed la evoluo de Esperanto konsistas precipe en la plimultiĝo de la radikaro. Dum longa periodo tiu ĉi plimultiĝo estis malrapida kaj poioma, sed poste la verkantoj pli kaj pli kutimiĝis enkonduki konstante kaj amase tiel multajn novajn radikojn, ke estus nesingarde konsideri tian torentan inundon kaj senĉesan ŝveliĝon kiel normalan sendanĝeran evoluon de la lingvo. Certo estas, ke Esperanto, same kiel ĉiu ajn kulturlingvo, devas kapabli kontentigi la bezonojn de la artisma literaturo. Tamen ni ne forgesu, ke malplejmulto lernas Esperanton pro artismaj celoj kaj ke en la beletro kaj la poezio ne kuŝas la ĉefa utileco de lingvo internacia, kies precipaj esencaj kvalitoj nepre estas kaj restos simpleco kaj facileco. La beletristoj ne troigu siajn postulojn. Ne nur enkonduko de senutilaj duoblaĵoj de jam ekzistantaj vortoj estas evitinda kaj anstataŭo de malhelpo, ŝati, malŝpari, esti permesata, malĝoja, malmola, kompatinda per la nelogismoj obstaklo, aprezi, disipi, lici, trista, dura, povra ne estas pliriĉigo sed plibalastigo kaj plikomplikigo de la vortaro, sed ankaŭ trosubtila nuancigo de la lingvo kaj pretendo rekte traduki per aparta vorto ĉiun ajn apartan vorton de ĉiu nacia lingvo ne estas, eĉ laŭ artisma vidpunkto, aprobinda.

    "Se en E, skribis prave Cart, ni volas esprimi ĉiujn nuancojn de la homa sento kaj de la homa penso, kiujn cetere tradukas plensukcese neniu el niaj naciaj lingvoj, certe nia lingvo fariĝos pli riĉa ol iu ajn alia, sed samtempe tiel malfacila, ke ĝi ne atingos plu sian klare difinitan ĉefan celon: esti komuna internacia komprenilo por la popoloj. Ĝian socian rolon subpremos la beletristika rolo, kiun oni ne rajtas malŝati, sed kiu tamen devas resti flanka; ornamaĵo tre dezirinda, sen ia dubo utila, sed ne esenca." Ni do daŭrigu permesi, ke ĉiu povu libere proponi novajn terminojn aŭ formojn, kiujn li bezonas aŭ kredas bezoni, sed ni ne akceptu ĉion ajn tro facile kaj senkritike. Ni akceptu nur la novaĵojn necesajn kaj konformajn al la bezonoj de la uzantoj; plie, ni konsideru tiujn novaĵojn kiel definitivajn nur post kiam ili estos kontrolitaj kaj kribritaj de la vivo kaj ankaŭ oficiale konfirmitaj de la Lingvaj Institucioj, supera aŭtoritato registranta la efektivan lingvan evoluon. La evoluo, t. e. la sorto de E kuŝas, kiel diras la Deklaracio de la Akademio, en la manoj de la E-istoj. Tiu ĉi evoluo povas esti normala kaj sendanĝera nur se ĉiuj E-istoj komprenas kaj plenumas sian devon, submetante sin al memvola disciplino, se ĉiuj recenzistoj montras laŭcelan severecon, kaj se ĉiuj gazetistoj kaj verkistoj atentas ne nur siajn proprajn lingvajn bezonojn kaj facilecojn, sed ankaŭ la ĝeneralajn superajn interesojn de la movado. Émile Grosjean-Maupin.