Eŭropa ŝoseo 35
Aspekto
Eŭropa ŝoseo | |
---|---|
Bazaj datumoj | |
suma longo | 1 647 km |
landoj | |
mapo | |
La eŭropa ŝoseo 35 (Mallongigo E 35) estas eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas de Amsterdamo tra Frankfurto ĉe Majno kaj Bazelo ĝis Romo. Ĝi longas 1 647 kilometrojn.
Itinero
[redakti | redakti fonton]La eŭropa ŝoseo 35 komenciĝas ĉe la aŭtovoja ringo de Amsterdamo Rijksweg 10), kaj sekve havas la naciajn nederlandajn aŭtovojajn kodojn Rijksweg 2 kaj Rijksweg 12. En Germanio, ĝi havas la naciajn aŭtovojajn kodojn A3, A67 kaj A5 tra Germanio, en Svislando la kodon A2 kaj en Italio la nomojn "Autostrada dei Laghi" ("aŭtovojo de la lagoj"), A50 kaj fine A1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fotaj impresoj
[redakti | redakti fonton]Sekve ankoraŭ iuj fotaj impresoj pri la ŝosea itinero:
-
vidata de oriento, la kruciĝo Ratingen-Breitscheid ligas la aŭtovojojn A 3 / E 35 (en la bildo vertikale) kaj A52 (horizontale) -
la ŝoseo super la Neander-Valo (laŭ kiu nomatas la Neandertala homo) en Erkrath (Germanio) -
aŭtomata kontrolo de veturilaj rapidecoj ĉe Elz (Germanio)
-
la ŝoseo paralele al la trako de la rapida trajno InterCityExpress en Germanio -
en la tunelo Sankt-Gotardo, nomata laŭ la samloka montpasejo, en Svislando la ŝoseo nur havas unu lenon po direkto -
la ŝosea ponto Biaschina en Svislando, rigardo suden -
transpaso de la Apenino inter Bolonjo kaj Florenco -
apud Florenco