Félix Lobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Félix Jiménez Lobo)

Félix Manuel JIMÉNEZ LOBO (naskiĝis en Madrido, Hispanio, en 1969) estas hispana esperantisto.

Li studis Biologion, Kulturan Antropologion kaj Interlingvistikon. Li eklaboris kiel naturmedia teknikisto kaj en la jaro 1998 komenciĝis lia intereso pri la “tria sektoro”, unue kiel voluntulo en asocio por disvolviĝa kunlaboro en Afriko (Ekvatora Gvineo) kaj poste kiel profesia administranto en iu labor-kooperativo en kiu nuntempe li estas laborpartnero.

Li spertas pri Korporacia Sociala Respondeco kaj Socialaj Bilancoj kaj estis sociala konsilanto de Coop57 (financa kooperativo) inter 2008 kaj 2016 kaj de Mercado Social de Madrid (Madrida Sociala Merkato) inter 2012 kaj 2016. Li agadis ĉe la sociala movado “15-M” (indignula movado) en la asembleo de lia rezidad-kvartalo ĝis 2015.

Rilate al E-o, li esperantiĝis en 1997 kaj inter 2008 kaj 2016 estis Sekretario de la Hispana Esperanto Federacio. Li prelegis pri sociala kaj solidara ekonomio en diversaj Esperanto-kongresoj. En 2022 li trapasis la KER-ekzamenon de UEA, nivelo C2 kaj inter 2014-2017 li studis Interlingvistikon kaj Esperantologion en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano kaj partoprenis en la Trian Interlingvistikan Simpozion kiel preleganto. Ekde la akademia jaro 2018-2019 li estas instruisto pri Esperanto (nivelo A2) en la neĉeesta universitato UNED, Hispanio, kaj ekde la akademia jaro 2022-2023 li ankaŭ estas la kunordiganto de la lingvo.

De 2020 li estas prezidanto de Madrida Esperanto-Liceo[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]