Fülöp Figyelmessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fülöp Figyelmessy

FIGYELMESSY Fülöp, Merk [fitjelmeŝi fulop] ( Pest, 1820. 01. 1. – Philadelphia, 1907. 07. 27.): hungara oficiro, usona kolonelo. Li studis en la militara akademio de Bécsújhely, poste iĝis imperiestra oficiro. Dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo de 1848, li estis kapitano kaj majoro de la Bocskai-kavaliera regimento. Li ricevis amnestion post kapitulado de Komárom, sed pro lia apogo por la politikaj persekutatoj oni malvalidigis tion. Li elmigris al Turkio, li estis fidulo de Kossuth. Dum la arbitra periodo (1849-1867) li trifoje vizitis kontraŭlaĝe Hungarion. En julio de 1851, li alvenis kun komisio de József Makk al Pest. Komence de 1852, li plenumis komisiojn de Kossuth, en 1853 li kunportis Kossuth-dolarojn kaj proklamojn. Li restis eĉ Grand-Britio apud Kossuth. En 1859 li alpaŝis la Hungaran Legionon en Italio kaj batalis kiel komandanto de la hungara kavaliera regimento en la bataloj de Garibaldi. En 1862, li vojaĝis al Britio, poste al Usono. En la Usona Enlanda Milito, lin nomumis prezidento Abraham Lincoln al kavaliera kolonelo. Ekde 1865 ĝis 1878, li estis usona konzulo en Brit-Gvajano. En 1891, - por mallonga tempo- , li translokiĝis al Svislando. Kiam Kossuth mortis, li estis apud li. Post tio li reveturis al Usono.

M. Emlékiratai (Memuaroj) (el la angla tradukis Géza Kacziány, Hungario, 1914.).