Füzesabony
Füzesabony [fuzeŝabonj] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Füzesabony, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 46 km²
- Loĝantaro: 8330
- Poŝtkodo: 3390
- Telefonprefikso: 36
Geografio
Füzesabony situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, apud aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto, laŭ fervojoj Budapeŝto-Miskolc kaj Eger-Debrecen.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, poste alvenis keltoj kaj sarmatoj. La unua skriba mencio devenis el 1261. La turkoj detruis la vilaĝon en 1552. Post la turkoj la bienoj apartenis al episkopejo de Eger ĝis 1945. Tiam oni disdonis parcelojn al la malriĉaj homoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la vilaĝo, kiu urbiĝis en 1989.
Vidindaĵoj
Vidindaĵo estas katolika preĝejo omaĝe al Baptista Sankta Johano.
Famuloj
En Füzesabony naskiĝis János Szabó (defenda ministro).