János Szabó (defenda ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Szabó [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.

János Szabó

János Szabó [1] Arkivigite je 2008-05-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de junio 1941 en Füzesabony.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szabó lernis juron en Universitato Eötvös Loránd, kie li akiris diplomon en 1965. Post lernado li estis prokuroro 4 jarojn. Ekde 1971 li estis jura konsilisto en diversaj kolĥozoj. En 1993 li aliĝis al Etbienula Partio. Li estis parlamenta deputito inter 1997 kaj 2002, dume li estis ministro pri defendo inter 1998 kaj 2002 en Unua Kabineto Orbán. Menciindas, ke li neniam estis soldato. Li plene forlasis la politikon depost 2002.

Fontoj[redakti | redakti fonton]