Grumman F-14 Tomcat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el F-14)
Grumman F-14 Tomcat
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Grumman
Unua flugo: 21-an de decembro 1970
Enkonduko: 22-an de septembro 1974
Produktperiodo: 1969-1991
Produktkvanto: 712
vdr
Grumman F-14 Tomcat

La Grumman F-14 Tomcat (F-14) estas Usona tutvetera taktika ĉasaviadilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1950-jaroj, Usona mararmeo bezonis longdistancan ĉasaviadilon, kiu eblis defendi aviadilan ŝipon al kontraŭsipaj misiloj kaj submarŝipoj de Sovetunio. La Departemento pri Defendo proponis ĉasaviadilon F-111 por komununa ĉasaviadilo de aerarmeo kaj mararmeo, sed dum la Vjetnama milito oni sciiĝis ke F-111 estis tro peza, por interkapti ĉasaviadilon.

En julio 1968, Usona mararmeo petis la peton por propono (RFP), kiu estis konektita kun VFX (Naval Fighter Experimental, Mararmea Eksperimenta Ĉasaviadilo) programo. Kvar kompanioj, General Dynamics, Ling-Temco-Vought, McDonnell Douglas, North American Rockwell kaj Grumman partoprenis en projekto. Post la konkurso inter modelo de McDonnell Douglas kaj Grumman, Usona mararmeo selektis modelon de Grumman en januaro 1969. Por savi buĝeton kaj tempon, Defenda sekretatrio Robert McNamara ordonis rapidigi prilaboron, tial unua F-14 flugis la 21-an de decembro 1970.

La sola uzanto de F-14, ekster Usono estis Irano. En januaro 1974, Irano ordonis 30 F-14-ojn kaj 424 AIM-54 Phoneix misilojn. La unua F-14 alvenis en Irano en 1976, dum la regado de Mohamed Reza Pahlavi. Post la Irana revolucio, Usono haltis ĉiun eksporton de subtenaj materialoj de F-14. F-14 interkaptis pli ol 140 aviadilojn de Iraka aerarmeo dum la Irana-Iraka milito.

En 2006, Usona mararmeo retirigis F-14 el servo. La F/A-18 Hornet anstataŭis F-14. Nuntempe Aerarmeo de Islama Respubliko Irano operacias 24 F-14.[1]

Variantoj[redakti | redakti fonton]

  • F-14A (1970) : Du-seĝa ĉasaviadilo. La baza modelo de F-14.
  • F-14B (1972) : Plibonigita versio de F-14A.
  • F-14D (1991) : Plibonigita versio de F-14B. Lasta versio de F-14.

Specifaĵo (F-14D)[redakti | redakti fonton]

  • Longo: 62ft 9in (19.43 m)
  • Alto: 16ft (5.63 m)
  • Enverguro:
    • Etendita: 64ft (19.55m)
    • Balaita: 38ft (11.58m)
  • Maks. rapido:
    • en alta alteco: Mach 2.34 (1,544 mph, 2,485 km/h)
  • Povejo: Du General Electric F110-GE-400 turboventumilaj jetmotoroj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]