North American F-86 Sabre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
F-86 Sabre

F-86 Sabre estas usona jeta ĉasaviadilo uzita dum la Korea milito. La nomo signifas "Sabro". Ĝia plej egala kontraŭanto estis soveta MiG-15.

Dum la Korea milito komunistoj sukcesis pafi unu "Sabron" kaj ili malkovris la veston por helpi la piloton ne suferi fortajn rapidajn ŝanĝojn. Nun tiu vesto estas uzata ĉe ĉiu jeta ĉasaviadilo.

Kelkajn germanajn pilotojn oni instruis per Sabre, kiel faris ekzemple Erich Hartmann por NATO.