Faŭno de Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ruĝa kanguruo estas la plej granda makropodo kaj estas unu el la simbolaj animaloj de Aŭstralio,[1] kaj aperas kun la emuo en la Blazono de Aŭstralio.
La emuo estas la dua plej granda survivanta specio de birdo. Ankaŭ ĝi estas simbola birdo de Aŭstralio, kaj aperas en la Blazono de Aŭstralio.

La faŭno de Aŭstralio konsistas el granda vario de animaloj; el kiuj ĉirkaŭ 83% de mamuloj, 89% de reptilioj, 24% de fiŝoj kaj de insektoj kaj 93% de amfibioj kiuj loĝas en la kontinento estas endemioj de Aŭstralio.[2] Tiu alta nivelo de endemioj povas esti atribuata al la longa geografia izoleco de la kontinento, stabileco de la tektona plato, kaj la efikoj de malofta modelo de klimata ŝanĝo sur la grundo kaj sur la flaŭro jam en geologia tempo. Unika trajto de la faŭno de Aŭstralio estas la relativa malabundo de indiĝenaj placentaj mamuloj. Sekve, la marsupiuloj — nome grupo de mamuloj kiuj zorgas sian idaron en sako, kaj inkludas la makropodojn, posumojn kaj dasiurojn — okupas multajn ekologiajn niĉojn kiujn placentulaj animaloj okupas aliloke en la mondo. Aŭstralio estas hejmo el kvin konataj vivantaj specioj de monotremoj kaj havas nombrajn venenajn speciojn, kio inkludas la ornitorinkon, araneojn, skorpiojn, polpojn, meduzojn, moluskojn, la ŝtonfiŝojn de la genro Synanceia, kaj rajojn de la subordo Myliobatoidei. Unike, Aŭstralio havas pli venenajn ol nevenenajn speciojn de serpentoj.

La setlado en Aŭstralio fare de Indiĝenaj aŭstralianoj antaŭ inter 48,000 kaj 70,000 jaroj[3] (esplorado en 2011 uzante DNA sugestis alveno antaŭ ĉirkaŭ 50,000 jaroj),[4] kaj de eŭropanoj el 1788, ege efikis sur la faŭno. Ĉasado, enkonduko de neindiĝenaj specioj, kaj teradministraj praktikoj enhavantaj modifon aŭ detruon de habitatoj kondukis al nombraj formortoj. Kelkaj ekzemploj estas la paradizpapago, la porkopieda bandikuto kaj la grandkapoa potoro. Ankaŭ neeltenebla tero minacas la survivadon de multaj specioj. Por kontraŭi minacojn al la survivado de sia faŭno, Aŭstralio aprobis leĝaron de federacia kaj ŝtataj niveloj kaj establis nombrajn protektitajn areojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Egerton, p. 44.
  2. Williams, J. et al. 2001. Biodiversity, Australia State of the Environment Report 2001 (Theme Report), CSIRO Publishing on behalf of the Department of the Environment and Heritage, Canberra. ISBN 0-643-06749-3
  3. Josephine Flood (2004) Archaeology of the Dreamtime, J.B. Publishing, Marleston p. 283 ISBN 1-876622-50-4
  4. (2011) “An Aboriginal Australian genome reveals separate human dispersals into Asia”, Science 334, p. 94–98. doi:10.1126/science.1211177. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]