Fabian Gottlieb von Bellingshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Fabian Gottlieb von Bellingshausen
Admiralo von Bellingshausen

Fabian Gottlieb VON BELLINGSHAUSEN, ankaŭ konata ruslingve kiel Фаддей Фаддеевич Беллинсгаузен [Faddej Faddejeviĉ Bellinsgauzen], (n. la 20-an de septembro 1778 sur la insulo Saaremaa, germane nomata Ösel, nuna Estonio - m. la 25-an de januaro 1852 en Kronŝtadt) estis maroficiro de la Rusa Imperio. Devene li estis nobelo el familio de germanaj baltoj. Li estris la duan rusan ĉirkaŭmondan ekspedicion. Dum tiu ekspedicio, Bellingshausen fariĝis unu el la tri unuaj eŭropanoj, kiuj vidis la antarktan kontinenton. Li estis kompano tie de Miĥail Lazarev.