Kronŝtadto

| Kronŝtadto / Kronŝtato | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipa distrikto fortifikita urbo urbo havenurbo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 197760–197762 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 44 414 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 295 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 59° 59′ N, 29° 46′ O (mapo)59.99083333333329.774722222222Koordinatoj: 59° 59′ N, 29° 46′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 19,35 km² (1 935 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Kronŝtadto[1] aŭ Kronŝtato[2][3] (ruse Кронштадт, prononco [krɐnˈʂtat], de la origina germanlingva formo Kronstadt, prononco [kɾˈɔnʃtˈat], "krona urbo") estas urbo kaj eksa fortikaĵo en Rusio. Ĝi situas sur insulo Kotlin (ruse Котлин), en la Balta Maro apud Sankt-Peterburgo.
Ekde 1984 mara digo kun aŭtomobila vojo kunigas la insulon kun la kontinento. La digo estas norde de la insulo kaj oni planas konstrui alian digon al sudo de la insulo. Tiam tra la urbo estos granda aŭtomobila vojo de Finnlando al suda Rusio. Sed ĉefa celo de konstruado de la digo estas protektado de urbo Sankt-Peterburgo de superakvadoj.
Sur bordoj de la insulo ĉirkaŭ la urbo estas multaj havenoj por precipe militaj ŝipoj kaj antikvaj fortikaĵoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Petro la 1-a fondis la urbon en 1703 kiel militŝipa bazo ĉe la Balta Maro. La urbo estis fondita kiel mara fortikaĵo por protekti novan tiaman ĉefurbon Sankt-Peterburgo kontraŭ minaco de malamikaj flotoj.
Ekde komenco la urbo estis konsiderata kiel parto de Sankt-Peterburgo kaj pro tio Kronŝtadto havas rektajn, larĝajn (laŭ normoj de tiu tempo) stratojn ktp.
En 1704 post unu monato, post kiam la unuaj fortikaĵoj estis finitaj, la unuan fojon malamika svedia floto provis preteriri la urbon kaj iri al Sankt-Peterburgo, sed turniĝis reen.
En 1723 vica fortikaĵo sur la insulo akiris nomon "Kronstadt" (kvankam tiam jam ekzistis kelkaj havenoj kaj fortikaĵoj).
En 1824 estis granda superakvado. Akva nivelo plisuperiĝis je 3,5 metroj. La urbo estis tute sub akvo. Ĉar pro tio lignaj konstruaĵoj estis multe damaĝitaj, poste oni konstruis precipe el ŝtono.
En 1854 dum la krimea milito britia kaj francia floto alvenis por preteriri la urbon kaj iri la Sankt-Peterburgo, sed eĉ ne provis ĉi tion pro minaca aspekto de fortikaĵoj de Kronŝtadto/Kronŝtato.
En 1905 ĝis 1907 kaj 1917 la urbanoj partoprenis la tiamajn rusiajn revoluciojn.
Kvankam la matrosoj en 1919 forte apogis la revolucion kaj batalis kontraŭ Judenoviĉ, la urbo mondkonatiĝis pro la kronŝtadta ribelo de maristoj en 1921 kontraŭ la bolŝevika regado. La ruĝa armeo gvide de Lev Trockij sange disbatis la ribelon. La 10-a kongreso de la rusa komunista partio profunde analizis la ribelon kaj ankaŭ tio instigis la enkondukon de la Nova Ekonomia Politiko.
Dum la dua mondmilito la urbo estis multe damaĝita sed neniam kapitulacis.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Volin: Der Aufstand von Kronstadt. Münster: UNRAST-Verlag, 1999, ISBN 3-89771-900-2 germane (informoj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev pledas por la formo Kronŝtadto, kun esperante nekutimaj sinsekvaj konsonantoj -d-t-, kiu sekve devas esti prononcata [kronŜTAD - to].
- ↑ La esperantlingva urbonomo Kronŝtato kun simpla -t- uziĝas plurloke publike en la esperanta literaturo kaj gazetaro, ekzemple en artikolo de la gazeto LITOVA STELO novembro-decembro 2010 6 (196), paĝo 22 (en formato PDF, la ligilo sekuras eĉ se aperas averto), ĝi facile pronoceblas [kronŜTAto]
- ↑ ĉapitro 7 de la romano Kristanismo kaj patriotismo de Lev Tolstoj en esperanta versio same dokumentigas la urbonomon Kronŝtato kun simpla -t-
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Antaŭ 80 jaroj: Kronŝtadto!" (germane)
- "Rusia revolucio: Kronŝtadto kaj la Maĥno-movado" (germane) Arkivigite je 2005-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
Arĥangelsko | Belgorodo | Velikije Luki | Velikij Novgorod | Vladikavkaz | Voroneĵ | Vjazma | Dmitrov | Jelec | Jelnja | Kozelsk | Kronŝtadt | Kursk | Luga | Malgobek | Naro-Fominsk | Orjol | Polarnij | Pskovo | Rĵev | Rostov-na-Donu | Tuapseo





