Matroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Matroso de la Franca Mararmeo

Matroso estas persono kiu faras ĉiajn laborojn sur ŝipo kiuj estas necesaj por teni la ŝipon pura kaj martaŭga. Alia nomo estas maristo.

Tio signifas i.a. la manipulado de la veloj, prizorgado de la ŝipo, purigado de la ŝipo, stiri la ŝipon, gvatposteni, k.t.p.

Oni faras distingon inter ĉefmatrosoj kaj submatrosoj. La lastaj estas komencantaj matrosoj.

Kelkfoje oni nomas ilin peĉpantalonuloj pro la kalfatrado dum kiu oni uzas peĉon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]