Kronŝtata ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kronŝtadta ribelo)

La Kronŝtata ribelo (ankaŭ konata kiel matrosribelo de Kronstadt) estis sensukcesa ribelo de sovetaj matrosoj kontraŭ la bolŝevika registaro de la frua Sovet-Rusio. La ribelo okazis en la unuaj semajnoj de marto en 1921 (28-a de februaro ĝis 18-a de marto), en la rusia urbo Kronŝtato, situanta kiel fortikaĵa urbo sur la Kotlin-insulo. Kronŝtato estis fondita en 1705 kaj servis kiel militara bazo de la rusa baltia floto.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

La 28-an de februaro okazis simpatia protesto de kronŝtataj matrosoj al la strikantoj de Petrogrado (tiama nomo de Sankt-Peterburgo). Ili okupis militŝipon «Petropavlovsk» kaj irigis komision al Petrogrado por informiĝi pri la tiea situacio. Sekvatage okazis publika manifesto sur la Jakornaja placo (16 000 partoprenantoj) kie oni aŭskultis la raporton de la komisiitoj.

La ribelantoj postulis novajn elektojn en la sovetojn, gazet- kaj parolliberecon, liberajn manifestajn eblecojn, liberigon de la politikaj enprizonigitoj, sovetojn sen bolŝevikoj, malcentrigon de la potenco, memregadon de Kronŝtato, re-enkondukon de metiistoj, tutajn posedajn rajtojn de la kamparanoj por la grundo kaj brutoj ktp. Tiujn postulojn la bolŝevikoj ne povis realigi sen perdo de la potenco kaj malriĉiĝo, malsatiĝo de la urboj, tiel komenciĝis la sanga batalo en Kronŝtadto (kaj parte en Petrogrado).

En la ribelo kaj la bataloj inter la 7-a kaj 18-a de marto de 1921 partoprenis ĉirkaŭ 50 000 ruĝarmeanoj kaj 10 000 kronŝtataj matrosoj. Mortis ambaŭflanke miloj.

vidu: Militkomunismo, NEP

Ŝablono:Ruĝarmeanoj atakas Kronŝtaton


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]