Fagagna
Etoso
Fagagna | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 46° 7′ N, 13° 5′ O (mapo)46.11666666666713.083333333333Koordinatoj: 46° 7′ N, 13° 5′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 177 m [+] |
Areo | 37 km² |
Loĝantaro | 5980 (2023) |
Loĝdenso | 161 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Ciconicco, Villalta, San Giovanni in Colle, Battaglia kaj Madrisio |
Najbaraj komunumoj | Basiliano, Colloredo di Monte Albano, Martignacco, Mereto di Tomba, Moruzzo, Rive d'Arcano kaj San Vito di Fagagna |
Patrono | Jakobo la pli aĝa |
Festa tago | la patrona memortago |
Nomo de loĝantoj | fagagnesi aŭ fagagnoti |
Poŝtkodo | 33034 |
Imposta kodo | D461 |
Kodo laŭ ISTAT | 030037 |
Telefona prefikso | 0432 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Fagagna - prononco [faGANja], jen itale, friule Feagne - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 980 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta apostolo Jakobo la pli aĝa, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Basiliano, Colloredo di Monte Albano, Martignacco, Mereto di Tomba, Moruzzo, Rive d'Arcano kaj San Vito di Fagagna.