Faiz Ahmed Faiz
Faiz Ahmed FAIZ (naskiĝis en 1911 en la provinco Panĝabo de la tiutempa brita kolonio Hindio, nuna Pakistano, mortis en 1984 en Lahoro) estas la plej fama moderntempa poeto de Pakistano. Li estis marksisma sed li inskribiĝas samtempe en la tradicio de la urdua poezio.
Vidu ankaŭ
- Muhammad Ikbal, fama islama poeto unu generacion pli maljuna kaj forte ligita kun Pakistano.