Fakultoj de la animo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Fakultoj de la animo estas la potencoj apartenantaj al la animo kaj dinamike direktitaj al ĝia efektiviĝo kaj aktiviĝo: la fortoj, do, kiuj ebligas la realiĝon de la psikaj aktivaĵoj. Ili preciziĝas, antaŭ ĉio, laŭ ilia formala objekto (kiel la vero, valoro, ktp) kaj krome laŭ iliaj rilataj agoj kiel memoro, sentemo, volo, sensaj instinktoj, intelekto, sentebleco, ktp. Tiuj fakultoj ne estas eroj de la animo pro tio ke la animo estas simpla kaj unu. Gravas tial ke la animo agas pere de ili, do ili ne agas kiel distinktaj kaj izolitaj personoj.

En la skolastika filozofio oni disputis ĉu pli gravas la intelekto aŭ la volo (intelektismo, volismo).

La supraj difino kaj priskribo enkadriĝas en la tradicia filozofio Antikva, skolastika aŭ moderna, sed iuj modernaj filozofioj prezentas aliajn vidpunktojn ĉar elstariĝas la konvinko ke tiuj fakultoj estas simplaj rezultojn de la potencoj de la materio kaj frukto de la evoluo aŭ tiuj fakultoj estas nur la aktiveco sen specifa subkusanta subjekto. Insiatas sur tiu vidpunkto precipe materiismo kaj psikologioj determnismaj kaj strukturismaj, nome kiuj kredas vidi en la aganto nur senkonscian obeon al nekonsciaj impulsoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Itallingva komento

Platono

Traktanta pri animaj fakultoj Valter Brugger, Philosophisches Wörterbruch, Verlag Herder, Freiburg.