Falsaj Amikoj en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Falsaj Amikoj
en Esperanto
Falsaj Amikoj en Esperanto
Falsaj Amikoj
en Esperanto
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1971
Urbo Marmande
Eldoninto Esperantaj Francaj Eldonoj
Paĝoj 40
vdr

Falsaj Amikoj en Esperanto estas vortareto pri la Esperantaj falsaj amikoj, verkita de Roger Bernard kaj André Ribot kaj eldonita en 1971 de Esperantaj Francaj Eldonoj el Marmande (Francujo). La signifo de la koncernaj vortoj estas france klarigata.

Citaĵo
 ...Sed funda kono de ĉiuj oficialaj radikoj, kaj de ne malmultaj neofialaj - sed ĝenerale uzataj - estas la devo de konscia esperantisto...kaj tio signifas precipe, kaj minimume : koni la precizan, ekzaktan signifon aŭ nuancon de ĉiu radiko.

Tial ni nun volas helpi al tiuj, kiuj ne kuraĝas fronte ataki la Vortaron, por ke ili evitu la insidojn prezentatajn de tiuj radikoj, kiuj tro similas al francaj vortoj kaj tamen ne identas kun ili : la falsaj amikoj, ĉe kiuj ofte stumblas niaj francaj Esperantistoj - kaj ankaŭ de tiuj grupoj de radikoj, kiuj pli-malpli similas unu al la alia, sed kun sencoj aŭ nuancoj malsimilaj.

...Al tiu listo ni aldonos liston de verboj transitivaj/netransitivaj, kiuj ne paralelas en ambaŭ lingvoj, kaj de kelkaj, kies uzo povus ŝajni malfacila... 
— La aŭtoroj

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La principo de la plej granda internacieco enkondukis en Esperanton latindevenajn kaj francdevenajn elementojn, kiuj, ankaŭ por la klareco, ne konservis saman formon, nek ĉiam identan sencon, kiel en la originala lingvo. Rezultis, ke franclingvanoj, iel favorataj de la etimologio, estas ofte en embaraso pro la nefidinda aspekto de multaj radikoj.
En tiu verketo, ankaŭ tipografie taŭga, 278 grupetoj de tiaj radikoj, similaj laŭ senco aŭ formo, ebligas racian kaj precizan lernadon de la vortaro. Krome estas aldonita valora listo de la plej utilaj transitivaj/netransitivaj verboj.
Tiu libro estas aŭtentika amiko, por ĉiuj. 
— 1972, Pol Denoël, Esperanto, 794 (2), p. 27

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Falsaj amikoj

Listo de falsaj amikoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]