André Ribot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

André RIBOT (naskiĝis 1917 - mortis la 10-an de aprilo 1987 en Marmande, Francio) estis UEA-delegito, dumviva membro de UEA, prizorgis la entreprenon Esperantaj Francaj Eldonoj, danke al kiu aperis tiaj klasikaĵoj kiaj Fundamento de Esperanto (1963), Hamleto kaj Marta de Zamenhof, Sen Eliro de Sartre en la traduko de Roger Bernard, kaj Dictionnaire Français-Esperanto de Roger Léger kaj André Albault (1961). Li ankaŭ tradukis en Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu dulingva, bele lustrita broŝuro, eldono de « Les Editions Françaises

d’Esperanto ». Rue Paul Vergnes II. Marmande: sciigas al ni en formo de rakonto, la organizon de la vivo kaj de kulturaj aranĝoj en tiu jam fama « EsperantoDomo ». Kelkaj de niaj liganoj iris tien kaj revenis kun nur laŭdo pri ilia restado.

Nun ke vi ree ekperisas pri estontaj feriaj vojaĝoj, aĉetu la broŝuron ... kaj sciigu al la kastelanoj kiam vi venos ! 
— Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

Referencoj[redakti | redakti fonton]