Pelagornitedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Falsodentuloj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pelagornitedoj
Kopio de skeleto de Pelagornis miocaenus ĉe la NMNH
Kopio de skeleto de Pelagornis miocaenus ĉe la NMNH
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Odontopterigoformaj Odontopterygiformes
Familio: Pelagornitedoj Pelagornithidae
Genro: Pelagornis
Pelagornis miocaenus
(Fürbringer, 1888)
Konserva statuso
Fosilio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pelagornitedoj, komune nomataj pseŭdodentuloj, ostodentaj birdoj, falsdentaj birdojpseŭdodentaj birdoj, estas prahistoria familio de grandaj marbirdoj. Ties fosiliaj restoj estis trovitaj tutmonde ĉe rokoj datitaj inter fina Paleoceno kaj la imo inter Plioceno kaj Pleistoceno.[1]

Plej el la komunaj nomoj kiuj aludas al tiuj birdoj referencas al plej elstara trajto: dentecaj pintoj en la bordoj de ties bekoj, kiuj malkiel veraj dentoj enhavis kanalojn de Volkmann kaj estis elkreskaĵoj de ostoj de antaŭmakzelo kaj de makzelo. Eĉ malgrandaj specioj de pseŭdodentaj birdoj estis tiom grandaj kiom albatrosoj; la plej grandaj estis vere gigantaj, kaj kun enverguro de ĉirkaŭkalkulo de 5–6 metroj inter la plej grandaj flugantaj birdoj eĉ vivantaj. Tiuj estis la hegemoniaj marbirdoj de plej oceanoj tra plej el la Cenozoiko, kaj modernaj homoj ŝajne maltrafis ilin pro malmulto de la tempo de evoluo: la lastaj konataj pelagornitedoj estis samtempuloj de la Homo habilis kaj de la komenco de la historio de teknologio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bourdon (2005), Mayr (2008), Boessenecker kaj Smith (2011)
  2. Hopson (1964), Olson (1985: pp.199-201), Bourdon (2005), Geraads (2006), Mayr (2009: pp.55,59), Mlíkovský (2009)