Faluseca amanito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Faluseca amanito
Amanita phalloides 1.JPG
Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agaricales
Familio: Amanitaceae
Genro: Amanito Amanita
Specio: Faluseca amanito
Amanita phalloides
(Vaill. ex Fr.) Link, 1833
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Falus(ec)a amanito, faloida amanito[1] (Amanita phalloides) estas specio de fungo el la genro de amanitoj (Amanita). Por la homoj ĝi estas mortige venena.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Ĉapelo[redakti | redakti fonton]

Diametro de 5 ĝis 15 cm, ĉe juna fungo estas konveksa, duonsfera, poste sonorilforma kaj fine etenda. Ĝia haŭto estas glata kaj la koloro estas blank-verda, oliveca, griz-verda aŭ brun-verda, ĉe la rando kutime pli hela, foje flaveta. La koloro de fungoj starantaj sub sunradioj aŭ pli aĝaj estas pala. La haŭto estas facile deprenebla.

Stipo[redakti | redakti fonton]

Alta ĝis 15 cm, larĝa ĝis 2 cm. Ĝi estas cilindroforma, ĉe la bazo troviĝas bulbo ĉirkaŭita de alta, disa ingo. La stipo estas blanka kun flav-verda tono. Ĝi havas klaran, pendantan, blankan aŭ flavan ringon. Super la ringo la stipo estas glata, sub ĝi troviĝas delikata skvamo, foje zigzaga.

Karno[redakti | redakti fonton]

Blanka, ne ŝanĝas la koloron post rompo. Ĉe junaj fungoj ĝi havas delikatan odoron, ĉe maljunaj odoras simile al terpomo. Ĝi havas agrablan guston.

Lameloj[redakti | redakti fonton]

Densaj, blankaj, ĉe maljunaj fungoj iom flav-verdaj. Ĉe junaj fungoj ili estas nevideblaj, ĉar kovras ilin blanka ŝirmotavolo.

Sporoj[redakti | redakti fonton]

Blankaj, glataj, elipsoidaj aŭ preskaŭ globaj. Ili grandas je 8 × 11 μm.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

Toxic.png

Por la homoj ĝi estas mortige venena. Ĝia ĉefa veneno estas amanitino, kiu damaĝas hepaton kaj renojn. La plej serioza komplikaĵo post manĝo de faluseca amanito estas hepatito, kiu ĉe 40-80% de manĝintoj kaŭzas morton[2]. Foje la sola ŝanco por travivi estas transplanto de la hepato.

Por multaj etaj bestoj, ekz. helikoj kaj insektoj, ĝi estas nedanĝera. Faluseca amanito estas danĝera pro sia delikata gusto kaj povas esti konfuzata kun aliaj, similaj fungoj[3]. Ĝi kaŭzas plejparton de mort-veneniĝoj en la tuta mondo. Jam 30 gramoj da ĝi povas esti mortiga dozo (granda faluseca amanito pezas ĉ. 60 gramojn).

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

Nespertaj fungokolektantoj povas konfuzi falusecan amaniton kun rusuloj, citrona amanito, oranĝfungo kaj aliaj manĝeblaj fungoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]