Fanatikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fanatikuloj de Tanĝero de Eugène Delacroix, Minneapolis Institute of Arts.

Fanatikismo etimologie - ĉiam uzata kun negativa haloo – devenas el la religia sfero [1] kaj reirigas al la latina «fanaticum, "inspirita de diaĵo, invadita de dia instigo", siavive deveninta el fanum = "templa, siavice alproksimiĝanta al fas = "sankta juro"»[2][3]

Sinonimo estas ankaŭ la latina "ne fas est" = ne estas permesite de dioj. La latina radiko fas indikas, efektive, agon religiaspektan [4]

Alia prietimologia hipotezo, malpli certa tamen, kunligas fanatikismon al farsa radiko "fanaahm" = neniiĝo, detruiĝo en la amo al dieca.

El tiuj etimologioj evidentas ke karakterizo de fanatikismo estas vejno de io frenezeca, akompanata se ne kaŭzata en kreda stato sincera kaj aŭtentika, de zelo ekscesa kaj senkritika, precipe por religia afero, amapolitika aŭ pro obseda entuziasmo por ideo aŭ persono ktp.[5]

Medioj de fanatikismo

Religio

Teorie ĉiuj religioj eskludas el sia pedagogio fanatikismon, tamen foje ĝi estas tolerata se ne profitata por estendi influon de la sama religio, kiel oni vidas en la nunaj persekutoj kontraŭ alireligianoj en diversaj landoj. [6]

Akompananto de religia fanatikismo estas fideismo, nome akcepti sian religon senkritike kaj maltolero.

Se pri kristanismo, ĉu la parabolo de Jesuo pri zizanio (Mateo 13, 24-30) invito kontraŭ fanatikismo kaj maltolero?

Foje okazas konfuzo inter religia fanatikismo kaj firma adhero al sia religia kredo. La dua, fakte, ne inkluzivas la unuan.

Sporto

En la medio sporta, la diferenco inter fan kaj fanatikulo estas ke dum ambaŭ provas elbordiĝan plezuron aŭ precipan intereson por determinita subjekto, la konduto de fanatikulo kuŝas ĉe la limoj de debordiĝo kaj estas konsiderita kiel rompanto de regantaj moralaj aŭ konvenciaj normoj, dum tiu de la "fan" kutime ne rompas tiun normaron (ankaŭ se ofte estas taksata io ekscesa) [7]

La sinteno de fanatikulo kutime ĝenas aŭ distrigas, hontigas aŭ lasas indiferentaj la grandan amason de "fan" kiu antaŭ ago fanatika ofte asertas ke mem konsentas kun ĝi. Kiel eroj fanatikaj oni citas huliganojn (hooligan).

Bibliografio

  • Günter Hole, ‘’Fanatismus,’’ San Paolo (Itallingva eldono), 2000, ISBN 8821540669. BN 2001-2167
  • Voltaire ,Le Fanatisme ou Mahomet, [tragedio pri fanatikismo)
  • Rudin, J.Fanaticism. A psychological Analysis. University of Notre Dame Press. London, 1969
  • Canterla, C. La cara oculta de la razón: locura, creencia y utopía. Cádiz: Universidad de Cádiz, (2001)

Notoj

  1. Günter Hole, Il fanatismo, San Paolo, Cinisello Balsamo, 2000, p. 33
  2. Cortelazzo, Zolli, Dizionario Etimologico della Lingua Italiana Zanichelli.
  3. La termino supervivis ne la eŭropaj lingvoj.
  4. Günter Hole, Il fanatismo, San Paolo, Cinisello Balsamo, 2000, p. 33.
  5. Juĝo de George Santayana: ”Fanatismo konsistas en duobligo de viaj streĉoj kiam vi forgesis la finan celon de via sindevigo.” (Life of Reason, 1905, vol. 1, Enkonduko).
  6. En 2012 estis mortigitaj, pro ilia kredo, pli ol 105 miloj da konsciaj kristanoj (http://www.repubblica.it/esteri/2012/12/26/news/religione_nel_2012_uccisi_105mila_cristiani-49478504/], [1].
  7. Scott Thorne, Gordon C. Bruner, Qualitative Market Research: An International Journal, 2006, Volumo 9, 1.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • [2] Itallingva komento pri la libro de Günter Hole
  • [3] [4] Itallingva kaj anglalingva prelego de papo Benedikto la 16-a pri racio kaj perforto eldirita en la Universitato de Regensburg la 12-a de septembro 2006).