Saltu al enhavo

Huligano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huliganoj invadante futbalan stadionon en 1990.

Huligano estas ano de junula bando plimalpli perfortema, misfara aŭ provoka, kiu transpasas en kruda formo regulojn de konduto en socio. Multaj ŝtatoj havas specialan artikolon de civila kodo kontraŭ huliganaĵoj. Inter la huliganaĵoj estas:

  • vandalismo
  • tro laŭta konduto (speciale en nekonvena tempo: dum solenaĵoj aŭ post noktomezo) ks.

Kutime per siaj fiagoj huligano damaĝas la rajtojn de la aliaj homoj.

Aparte konataj estas la vandalismo de futbalhuliganoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]