Farbopulvoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Farbopulvoro estas pulvoro el farba substanco uzata en lasera printilo kaj kopiiloj por surpaperigi bildojn kaj tekstojn. Origine la pulvoro estis grafito, dum nuntempa farbopulvoro konsistas el miksaĵo de grafito kaj polimero.

En malgrandaj printiloj la pulvoro kutime troviĝas en speciala printila kartoĉo.

Fontindiko[redakti | redakti fonton]