Fasado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fasado de antikva brikdomo en urboplaco de Bolesławiec

Fasado (la vorto devenas de la latina "facies" = aspekto trans la franca "facade") estas flanka (la surfacon formanta) parto de konstruaĵo.
Tradicie temas pri la ĉefenireja kaj speciale bela flanko de konstruaĵo, per kiu tiu ĉi direktiĝas kaj prezentiĝas al placostrato, foje ankaŭ al ĝardeno (ekzemple ĉe barokaj kasteloj.

Ĉe modernaj konstruaĵoj oni ofte nomas ĉiujn eksterajn murojn fasado.

En figura senco oni foje diras, ke io "estas nura fasado" kun la signifo trompa, iluzia, nesolida, facile senmaskigebla.

vidu ankaŭ

  • fasadismo, ebla konstrumetodo ĉe malnovaj kontruaĵoj