Fasciolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plenkreskulo de Fasciola hepatica.

Fasciolo (Fasciola) estas genro de platvermo de parazitaj trematodoj de la subklaso Digenea, karakterizita per sia lancoformo, kun du kupoj, el kiuj unu buŝa kaj alia ventra, kaj unu biologia ciklo kun du generacioj. Estas du specioj ene de la genro Fasciola: nome Fasciola hepatica kaj Fasciola gigantica, same kiel hibridoj inter ambaŭ specioj. Ambaŭ specioj infektas la hepaton de ampleksa gamo de mamuloj, kiel homoj, per malsano konata kiel fascioliazo. F. hepatica estas ĝis 30 mm por 15 mm, dum F. gigantica estas ĝis 75 mm por 15 mm.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Geografia distribuado[redakti | redakti fonton]

Teritorio de F. hepatica.

Fasciola estas disvastigita kaj ekzistas en 70 landoj kaj en partoj de ĉiuj kontinentoj escepte en Antarkto. Ĝi estas plej ofta en areoj kun bredado de bovoj kaj ŝafoj.[1] La mondoregionoj plej atakitaj de Fasciola estas nordaj Andoj kaj La Mediteranea regiono.[5][6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Prevention, CDC-Centers for Disease Control and (2019-04-16). "CDC - Fasciola - General Information - Frequently Asked Questions (FAQs)". www.cdc.gov. Alirita la 30an de julio 2020.
  2. Linnæi, C. (1758–1759). Systema Naturæ per Regna Tria Naturæ, Secundum Classes, Ordines, Genera, Species, cum Haracteribus, Differentiis, Synonymis, Locis. Tomus I. Holmiæ: Impensis Direct. Laurentii Salvii.
  3. Cobbold, T. S. (1855). Description of a new trematode worm (Fasciola gigantica). The Edinburgh New Philosophical Journal, Exhibiting a View of the Progressive Discoveries and Improvements in the Sciences and the Arts. New Series, II, 262–267.
  4. Young N. D., Jex A. R., Cantacessi C., Hall R. S., Campbell B. E. et al. (2011). "A Portrait of the Transcriptome of the Neglected Trematode, Fasciola gigantica—Biological and Biotechnological Implications". PLoS Neglected Tropical Diseases 5(2): e1004. COI:10.1371/journal.pntd.0001004.
  5. WHO | Fascioliasis diagnosis, treatment and control strategy. Alirita 2019-11-18.
  6. Medical Chemical Corporation: Para-site. Alirita 2019-11-14. [rompita ligilo]