Federico Consolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federico Consolo
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1841 (1841-04-04)
en Ankono
Morto 14-an de decembro 1906 (1906-12-14) (65-jaraĝa)
en Florenco
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo violonistokomponisto • muzikologo
Verkoj Inno Nazionale della Repubblica
vdr

Federico CONSOLO (18411906) estis Sanmarina violonisto kaj komponisto. Li komponis la nacian himnon de San Marino.

Li naskiĝis en Ancona. Li studis la violonon ĉe Ferdinando Giorgetti en Florenco kaj ĉe Henri Vieuxtemps en Bruselo, kaj komponadon ĉe Fétis kaj Liszt, li ludis kun granda sukceso je preskaŭ ĉiuj kortegoj en Eŭropo kaj la Oriento. En 1884, pro nerva malsano, li devis ĉesigi la ludadon de violono. Li translokiĝis al Florenco kaj koncentriĝis al komponado. Liaj verkoj inkluzivas kelkajn orientajn verkojn, koncertojn kaj "Shire Yisrael" ("Libro dei Canti d'Israel", Florenco, 1891), kolekton de sefardaj sinagogaj melodioj kaj originaj komponaĵoj. Li poste faris arkeologajn studojn, verkadon pri muzika notado, kaj speciale pri muziko en la Biblio. Li estis kavaliro de kelkaj ordenoj en diversaj ŝtatoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • angla Vikipedio
  • JewishEncyclopedia