Felix Woolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Felix WOOLF (naskiĝis en 1908; mortis la 8-an de aŭgusto 1997 en Kaburbo) estis sudafrika esperantisto, korifeo de la sud-afrika Esperanto-movado, kie li estis iam delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri komerco.

Ekkoninte Esperanton en 1946, Woolf prezidis Sudafrikan Esperanto-Asocion dum 6 jaroj, redaktis ties revuon Bona Espero tra 15 jaroj, kaj gvidis ĝian korespondan kurson tri jardekojn. Li verkis la kajeron An Esperanto textbook of phrases and idioms etc. (Kaburbo 1961), kiu fariĝis la bazo de sia English Phrases and Expressions in Esperanto (1969), dua eldono kun aldono (1988).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]