Felsenbühne Rathen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Felsenbühne Rathen [FELsenbine RAten] estas naturscenejo kies kulisojn formas rokoj. Ĝi troviĝas proksime de Rathen en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro.

La subĉiela teatrejo estis aranĝita en la jaro 1936. En 1957 oni pliampleksigis ĝin je 2.000 sidlokoj.

De la scenejo ŝtuparo, nomata Rathener Treppe [RAtener TREpe], kondukas per 487 ŝtupoj al la panorama roko Bastei.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]