Saltu al enhavo

Felsőpakony

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Felsőpakony [felŝOpakonj] estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gyál. En la loknomo felső signifas: supra.

Preĝejo de Felsőpakony

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Felsőpakony situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Lajosmizse inter Gyál kaj Ócsa. Aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras. Budapeŝto estas je 18 km-oj.

La komunumo estis loĝata de sarmatoj kaj avaroj. La unua skriba mencio okazis en 1264. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1704 la loko rehomiĝis. En 1931 oni disdonis parcelojn, kio ebligis konstruojn de novaj domoj. La loko estis vilaĝo en 1947. Dum la socialisma erao ĝi estis kunvilaĝo de Gyál. En 1990 la setlejo iĝis municipo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Felsőpakony naskiĝis aktoro József Baróti.