Kalvinana preĝejo (Felsőpakony)
Etoso
Kalvinana preĝejo de Felsőpakony | |
---|---|
![]() Kalvinana preĝejo en Felsőpakony
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Felsőpakony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2004 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1993–2004 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2363 Felsőpakony,Templom tér 3. |
La Kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en grandvilaĝo Felsőpakony (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Vilaĝo Felsőpakony estis fondita en 1931, la kalvinisma vivo eventuale komenciĝis pli poste. La diservoj okazis en privataj loĝejoj. En 1993 oni aĉetis konvenan parcelon, poste paŝo post paŝo okazis la konstruado. La konsekro okazis en 2004. La paroĥa rajto alvenis en 2009.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata larĝa turo reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, pli supre pluvŝirmilo etendiĝas, poste malgranda ronda fenestro videblas. La fasado havas ankoraŭ 2 fenestrojn. La turpinto estas piramideca. Interne laŭ la kutimo la muroj estas blankaj, la benkoj estas helflavaj.