Fenenna de Kujavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fenenna de Kujavia)
Saltu al: navigado, serĉo
Fenenna de Kujavio
Reĝino de Hungario (progeedza)
Sigelo de Fenenna de Kujavio
Sigelo de Fenenna de Kujavio
Regado 1290–1295
Kronado 1290
Naskiĝo ĉ. 1276
Morto 1295 (ĉ. 19-jara)
Reganto Andreo la 3-a (Hungario)
Edzo Andreo la 3-a (Hungario)
Idoj Elizabet de Töss (dominikanino)
Dinastio Piastoj (denaske)
Árpád (progeedze)
Patro Ziemomysł of Kuyavia
v  d  r
Information icon.svg

Fenenna de PollandoFenenna de Kujavio estis la edzino de la hungara reĝo Andreo la 3-a.

Fenenna naskiĝis kiel filino de Ziemomysł, duko de Kujavio en Inowrocław kaj lia edzino Salomea de Pomerelo.

En aŭgusto 1290, ŝi estis, nur 13-jara, edzinigita al la 11 jarojn pli aĝa Andreo la 3-a de Hungario; en la sama jaro ili ambaŭ estis kronataj kiel hungaraj gereĝoj.

La paro havis unusolan filinon, Elizabet de Töss (ĉ. 1293–1336), kiu iĝis dominikana monaĥino en Töss (hodiaŭ Winterthur, Svisio).

Fenena mortis 18-jara en 1295 post kvinjara geedzeco. Ŝia edzo reedziĝis kvin monatojn poste al la germana reĝidino Agnes de Aŭstrio.