Ferenc Albert (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Albert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1811 (1811-01-01)
en Klagenfurt
Morto 9-an de aŭgusto 1883 (1883-08-09) (72-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Ferenc Albert, laŭ hungarlingve kutima nomordo Albert Ferenc estis hungara astronomo, profesoro.

Ferenc Albert [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1811 en Klagenfurt. Li mortis la 9-an de aŭgusto 1883 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Albert lernis en Eger, kie li havis eblecon konatiĝi pri la astronomia observatorio. En 1825 li eklaboris en observatorio de Buda, krome li plulernis kaj akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1835. Li komencis instrui en la universitato jam hungarlingve en 1841. Dum Hungara revolucio de 1848 li helpis la Habsburgojn kaj ne la hungarojn. Dum sieĝo de Buda li savis ilojn de observatorio sur Monto Gellért, dume liaj havaĵoj plene neniiĝis. Ĝis 1851 li estis interpretisto, poste li estis nomumita gvidanto de ĉefepiskopaj observatorio kaj biblioteko en Eger.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Allgemeiner Briefsteller (1842, kvina eldono en 1844)
  • A folyó évi július hó 28-án beállandó napfogyatkozásról Eger (1851)
  • Német nyelvtan, a magyar tanuló ifjúság számára (Germana gramatiko por lernantoj), (1853, 1860)
  • Mennyiség- és természettani általános földleirás

Fontoj[redakti | redakti fonton]