Ferenc Fodor (geografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

FODOR Ferenc estis hungara geografo, kartografo-historiisto naskita en Tenke la 5-an de marto 1887 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de majo 1962.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Fodor doktoriĝis en Budapeŝto en 1910. De 1911 ĝis 1919 li estis instruisto de la ĉefgimnazio de Karánsebes. En 1920 li iĝis universitata privatprofesoro kaj adjunkto ĉe Pál Teleki en la universitato pri ekonomiko, en 1928 li estis titulara eksterordinara universitata profesoro, de 1940 ĝis 1946 lernejdistrikta ĉefdirektoro. Li estis kunlaboranto de Pál Teleki en redaktado de liaj mapoj etnografiaj kaj ekonomiaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország gazdaságföldrajza (Bp., 1924);
  • Szülőföld és honismeret (Bp., 1926);
  • A Szörénység tájrajza (Bp., 1930; verko distingita kun laŭdo de la MTA);
  • Egy palócfalu (Nagyvisnyó) életrajza (Bp., 1930);
  • Magyar föld, magyar élet (Bp., 1937);
  • Az elnemsodort falu (Bp., 1940);
  • A Jászság életrajza (Bp., 1942; verko laŭreato kun premio MTA kaj memormedalo de akademio);
  • A magyar térképírás (1952–1954);
  • Az „Institutum Geometricum” (Bp., 1954);
  • A magyar kéziratos vízrajzi térképek katalógusa 1867-ig (I–III. Bp., 1954–1956);
  • A magyar vízimérnököknek a Tisza-völgyben végzett felmérései és azok eredményei (Bp., 1957.; verko laŭreato en konkurso de MTA).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon